
Juda Esperanto Asocio, JEA
Marto 2, 2009Kio estas la Judismo?
Marto 2, 2009Judismo estas la religio asociita al la judoj. En nia tempo, la ĉefaj branĉoj de judismo estas:
Ortodoksa judismo
Konservema judismo
Reformisma judismo
Rekonstruisma judismo
Antaŭ 2000 jaroj, la tri ĉefaj branĉoj estis la Fariseoj, la Sadukeoj kaj la Esenoj, kiuj evoluis sub la dinastio de la Makabeoj. En la 1-a jarcento ankaŭ estis la malgranda sekto de la kristanoj. Laŭ tradicia vidpunkto, la nuntempa judismo devenas de la Fariseoj; tamen, la ligoj inter ili kaj la postaj talmudistoj estas nun ĝenerale rigardataj de historiistoj kiel obskuraj kaj nepruvitaj. La reformisma judismo ĝenerale vidas la bibliajn profetojn, kaj ne la talmudajn rabenojn, kiel la plej sekvindaj gvidantoj de la antikva judismo aŭ antaŭ-judismo. Restas ankaŭ kelkaj miloj da karaitoj, kiuj fojfoje identigas sin kiel sekvantoj de la Sadukeoj, kvankam ilia historia rilato kun ili restas neklara.
La kristanismo naskiĝis kiel ĉefe juda sekto en la unua jarcento; ĝi vidas Jesuon kiel filon de Dion, kaj sin mem kial kulminon de judismo. Mohameto, konsiderita de la islamanoj kiel la fina profeto, prezentis islamon kiel la kulminon de judismo kaj kristanismo. La judismo malakceptas ambaŭ vidpunktojn.
En antikva Israelo, la kulto de YHVH – tutverŝajne tondro-dio en liaj originoj – estis ekskluziva, sed ne necese postulis la ne-ekziston de aliaj dioj – dioj fremdaj kaj espereble malpli potencaj. Pli malfrue, eble post la babilona kaptoperiodo, la israela religio iĝis plene unudia, t.e., postulis la ne-eston de aliaj dioj. La nura Dio estis almenaŭ ekde tiam vidita kiel kreinto de la universo. La kredo je la senkorpeco de Dio establiĝis multe pli malfrue; unu el la ĉefaj kaj plej akraj disputoj inter Maimonides kaj aliaj rabenoj centriĝis sur ĝi. Maimonides, kiu estis forte influita de grekaj kaj arabaj filosofoj, defendis la senkorpecon de Dio, kaj kondamnis kredantojn je sia korpeco al la perdo de la ĉiama vivo. Aliaj ecoj de Dio – lia ĉiopovo, ĉionscio kaj ĉiaesto, ekzemple – establigis sin firme ankaŭ relative malfrue, kvankam ofte estas apogoj (kaj malapogoj) por la eventuale venkinta flanko en la Biblio mem.
Antikva judismo oferis bestojn al Dio en la granda Templo de Jerusalemo. Je la 9-a de avo en la jaro 70 post Kristo, Romio forbrulis la Templon por venki ribelon kontraŭ la imperio. Kun la detruo de la Templo, la Sadukea (sacerdota) partio tre malfortiĝis, kaj la rabenoj kaj sinagogoj kompare iom plifortiĝis. Ne ĉiuj sinagogoj sekvis rabenojn – fakte, preskaŭ ĉiuj sinagogoj trovitaj arkeologie jam estis indentigitaj kiel sinagogoj kiujn la rabenoj de la Talmudo konsideris heretikaj. Pro ĉi tiu kaj aliaj kialoj, multaj historiistoj kredas nun ke la rabenoj de la Talmudo estis verŝajne iom izolita frakcio, kiu akiris potencon sur granda nombro da sinagogoj kaj komunumoj nur post la etabliĝo de la Islamo, kaj la komencoj de oficialaj hierarkiaj rilatoj inter la islama ŝtato kaj la rabenoj.
Maimonides resumis la bazan kredon de la judismo tiel:
Dio ekzistas
Dio estas unu kaj unika
Dio estas senkorpa
Dio estas eterna
Preĝu nur al Dio
La vortoj de la profetoj estas veraj
La plej granda profeto estis Moseo kaj liaj profetaĵoj estas veraj
La Torao estis donita al Moseo
La Torao estas neŝanĝebla
Dio scias kaj kapablas ĉion
Dio punas kaj rekompencas
La Mesio venos kaj regnos
La mortintoj releviĝos
Tradiciaj kristanoj kredas same, krom ke ili diras, ke la Mesio jam venis kiel Jesuo Kristo. Kristanismo ankaŭ aldonis la ideojn de la Triunuo kaj origina peko. La islamano kredas same, krom ke ili diras, ke Mohameto estas la Fina Profeto kaj liaj profetaĵoj – la Korano – estas veraj.
Rimarku ke, laŭ la tradicia rabena judismo (kaj, moderne, laŭ la ortodoksuloj kaj la konservativuloj), la Torao estas ne nur la kvin unuaj libroj (“ĥumaŝ”) de la Biblio, sed ankaŭ ĉiuj talmudaj leĝoj (“buŝa Torao”); ankaŭ laŭ la tradicia rabena judismo, ne nur la chumash, sed ankaŭ la leĝoj de la rabenoj estis donitaj al Moseo. La nunaj ne-ortodoksaj branĉoj de la judismo sekvas modernajn historiajn metodojn kaj konkludojn, kaj do malkredas je la dono de la chumash al Moseo, kaj kompreneble ankaŭ je la dono de la leĝoj de la Talmudo al li. Krome, la reformisma judismo ĝenerale malakceptas la Talmudon.
Dum historio, pluraj homoj prezentis sin kiel Mesion, kiel Jakob Frank, Ŝabetai CVI, Simon Bar-Koĥba.
La biblio hebrea ne enhavas la konceptojn de infero kaj paradizo; tamen, ili estis parto de la farizea kredo ĉe la tempo de Jesuo, kaj la kristanismo – kaj poste la islamo – konservis tiujn konceptojn kaj prilaboris ilin. La ortodoksa judismo plejparte ankaŭ konservas la kredon je la infero kaj paradizo; la reformisma kaj rekonstruktionisma judismoj malakceptas ĝin.
Judismo, inter aliaj, praktikas cirkumcidon kaj nelaboradon je sabatoj. La ortodoksa kaj konservativa judismo ankaŭ devigas al manĝado laŭ koŝera leĝaro, dum la reformisma judismo ĝenerale vidas la ritajn leĝojn de manĝado kiel ne plu validajn; kelkaj reformistoj ankoraŭ sekvas la leĝojn pri koŝeraj manĝaĵoj kiel tradiciojn.
Laŭ la Juda Biblio, lando nomita Israelo estis donita al la judoj por ĉiam de Dio. (Tiu ĉi lando ne samas al la nuna ŝtato Israelo, sed estas tiu regiono rekonita kiel Palestino.) La moderna, naciisma formo de tiu kredo estas cionismo.
Post morto ….
Fino de la mondo …
Pesaĥo
Marto 2, 2009Pesaĥo (alinome juda Pasko aŭ hebrea Pasko) estas juda festo. Ĝi okazas dum nordhemisfera printempo. Aliaj nomoj estas “la festo de la printempo”, “la festo de la libero”, kaj “la festo de la macoj”. Ĝi estas festo de la eliro de la izraelidoj el antikva Egipto, rakontita en la libro de la Biblio Eliro. Ĝi komenciĝas la 15-an de la juda monato Nisan (sed kiel ĉiuj judaj festoj, ĝi komencixas en la vespero de la antaŭa tago), kaj daŭras 7 tagojn (8 tagojn ekster Israelo). Dum la unua nokto (kaj dum la dua ekster Israelo), judoj faras ritan festenon nomata Seder (ordo en la hebrea), en kiu ili rakontas la eliron per fiksita ritordo kaj multe da simbolismo. Dum la tuta festo, judoj ne manĝas panon kaj aliajn fermentaĵojn, kaj forigas tiujn de sia posedo. Maco estas biskvit-simila manĝaĵo farita el faruno kaj akvo kaj bakita je alta temperaturo antaŭ ol ĝi povas fermenti. Ĝi anstataŭas panon dum Pesaĥo. Laŭ la tradicio, kiam la izraelidoj eliris el Egipto, ili eliris haste, kaj ne havis tempon lasi al sia pano fermenti, kaj tiel rezultis maco, kaj tial oni manĝas macon dum Pesaĥo, kaj evitas fermentaĵojn.
Iuj nomas Pesaĥon esperante ankaŭ Pasko, sed ĉar tio estas nomo de alia kristana festo, por eviti ambiguon estas rekomendinde uzi la nomon Pesaĥo.
La Hagado de Pesaĥo
www.yksi.org/~erin/Hagada_Verda_Stelo.pdf
Roŝ Haŝana
Marto 2, 2009Roŝ Haŝana — “kapo de la jaro” — estas la tria plej grava festo de Judismo. Ĝi estas la unua tago de la juda jaro, sed ĝia dato estas la unua tago de tiŝrio (la unua monato de la religia kalendaro, sed la sepa laŭ la civita).
La du temoj de Roŝ Haŝana estas dolĉeco — oni manĝas dolcaĵojn, por okazigi “dolĉan” novan jaron — kaj pentado; Roŝ Haŝana komencigas dek-tagan pentadan tempon, kiun finigas Jom Kippur (la plej grava tago de pentado).
La tradicia salutado je Roŝ Haŝana estas “L’ŝana tova”, kiu frazeto signifas “dolĉan novan jaron”.
PETOJ
Marto 2, 2009Ni bezonas tradukistoj kaj kunlaborantoj.
Nia ret-adrezo t23306253@gmail.com
SUFIĈA!
Marto 2, 2009Ne ni volas plu ĵeto de pafaĵoj al Sderoto.
VIDU LA FILMOJ
http://www.sderotmedia.com
Jom Kippur
Marto 2, 2009Jom Kippur estas Juda sankta tago, la deka tago de la monato Tiŝrei, do ĝi povas okazi dum septembro aŭ oktobro.
Jom Kippur estas konsiderata la tago, kiam oni pentas pro siaj pekoj, kaj dum ĝi religiaj judoj fastas kaj preĝas. Dum Jom Kippur oni ne rajtas manĝi, lavi sin, seksumi kaj fari kelkajn aliajn aferojn. Tamen, oni rajtas manĝi, se fastado povus esti danĝera pro sanaj problemoj. Jom Kippur estas konsiderata de judoj unu el la plej sanktaj tagoj de la jaro.
En Israelo, eĉ laikaj judoj kutime respektas la tradicion, kaj fastas kaj eble eĉ iras al la sinagogo. Ne estas televidaj disendoj aŭ publikaj transportoj kaj la flughavenoj estas fermitaj. Ne okazas iu ajn speco de komercado en judaj regionoj. Publika ne-observado de Jom Kippur, ekzemple publika manĝado aŭ stirado de aŭtomobilo, estas konsiderata tabua.
En 1973, Egiptio kaj Sirio atakis Israelon ĝuste en tiu tago, provokante la faman militon de Jom Kippur, ankaŭ konatan kiel la Oktobra Milito.
La Templo de Jerusalemo
Marto 2, 2009Templo de Jerusalemo estis la ununura templo de judismo, kie la antikvaj izraelidoj servis sian Dion.
La nuna muro de lamentoj estas restaĵo de la dua Templo, konstruita post la reveno de la ekziliitoj de Babilonio, t. e., ĉirkaŭ 500 jaroj antaŭ nia erao. Ĝi estis detruita dum ribelo kontraŭ Romio je 70. Laŭ la Biblio, antaŭ la dua Templo kaj en sia sama loko staris alia, “unua” Templo, detruita de Babilonio; tamen, neniu restaĵo de tiu templo estis ankoraŭ trovita.
Ne estis tria Templo: Romio dispelis la judojn kaj nun staras sur la loko de la Templo la islama moskeo de Al-Aqsa, kiu markas la lokon, kie, laŭ la Islamo, Mohameto ĉieliris. Ambaŭ Temploj estis detruitaj je la 9-a de avo laŭ la juda kalendaro.
Post la detruo de la dua Templo, la Fariseoj, kiuj servis Dion ĉefe en la sinagogo, ne en la Templo, verŝajne fariĝis la ĉefa sekto inter la judoj, kvankam pluraj aliaj sektoj kaj subsektoj pluekzistis kaj disvolviĝis.
En la Templo, la judoj servis Dion laŭ la Leĝo de Moseo, oferinte bestojn. El la 613 moralordonoj “de Moseo” (fakte formaligitaj de la talmudaj rabenoj), 300 temas pri la Templo. La Samaritanoj havis rivalan templon sur la monto Gerizim.
Kiam Pompejo konkeris Jerusalemon, li eniris la Templon kaj atendis vidi grandan idolon de la juda dio, sed nur vidis tablon kaj kandelabron.
Dum la krucmilitoj, la militordeno Malriĉaj Kavaliroj de Kristo estis nomata Templana Ordeno, ĉar ili kazernis en la moskeo Al-Aksa, kiun ili kredis reston de la Templo. Templanaj kirkoj formas okangulon, kiel la moskeo.
Laŭ iuj kristanoj, la fino de la mondo alvenos post la konstruo de la tria Templo. Laŭ la ortodoksaj judoj, la mesio revenos, kiam la tria Templo estos konstruita. La konstruo de la tria Templo devigus la detruon de la moskeo de Al-Aqsa.
La ŝabato
Marto 2, 2009En Esperanto, la nomo venas el la latina sabbatum, kiu siavice venas de la hebrea shabbat, ŝabato en Esperanto, tago de ripozo kaj religia observo, kiun la judoj festas sabate. La hebrea vorto “shabbat” verŝajne originas el la babilona “ŝappatu”, kiu iam signifis “plenluno”, poste ĉiujn el la kvar lunaj fazoj, kiuj estis ripoztagoj. Ĉirkaŭ ĉiun sepan tagon do okazis tia lunfesto. Iam la festotagoj ne plu sekvis la lunofazojn, sed oni enkondukis fiksan septagan ritmon. La babilona kalendaro pluvivas en la hebrea. Ankaŭ la monataj nomoj estas tre similaj; jen listo de la babilonaj monatonomoj kaj enkrampe la hebreaj: Taŝritu (Tiŝri), Kislimu (Kislev), Ahrasamna (Ĉeŝvan), Tebetu (Tebet), Ŝabatu (Ŝevat), Addaru (Adar), Nisannu (Nisan), Aiaru (Ijar), Simanu (Sivan), Duzu (Tammus), Abu (Ab), Ululu (Elul). La simileco estas vere okulfrapa.
Purimo, la juda festo de karnavalo
Marto 2, 2009La festo de Purimo (en hebrealingvo: פורים, Purim = sortoj) estas juda festo celebras ĉiujare la 14 de la monato juda de Adaro (pri 15 de Adaro en la urboj kun remparoj) en solenado de la miraklo kiun rakontas la Libro de Estero en la kiun judoj ne estis murdado subla mandato de la reĝo persa Kserkso I, ĉirkaù jaro 450 antaù Kristo.
Spite al kiun Purimo estas konsiderinte unu el la tagoj plej gajaj de la hebrea kalendaro, la judoj havas devo de fastikaj preĝi en la antaùtago, en memoro de la judoj persa kiun fastis kaj preĝis al Dio por kiun ili savus de la minacanta konfliktola tiru la ilia neniigo de la flanko de Hamano kaj lia adeptoj en la armeo de la Persa Imperio.
En Purimo la judoj legas Megilao (en hebrealingvo מְגִילַת אֶסְתֵּר, Megilat Ester, “Rulo -Libro- de Estero) la legado esta plenrapide, kaj la viroj kiun aùskulti devas fari bruoj kun knariloj en la momento de paroli la nomo de Hamano.
Post la abstino, la abstinistoj faras granda festeno kun multa vino kaj ili recitas kantikoj kiel la preĝo Ŝoŝanato Jakobo. Same, estas devo sendi regaloj al la amikoj (en hebrealingvo: מנות משלוח, Miŝloaĥ Manot) kaj doni almozo al la malriĉoj, ankaù estas kutimo masko-vesti al la infanoj.
En Purimo, la judoj manĝas specialaj biskvitoj, “Oreloj de Hamano”. La viroj povas drinki vino ĝis esti ebria kaj “konfuzi la nomoj de Hamano kaj Mordeĥajo”.